co2mm paĝo




Radioamatoraj mapoj

Estas multaj malsamaj radioamatoraj mapoj, jen pluraj:

La plej bonaj lokoj en la reto kiuj enhavas multajn malsamajn mapojn estas:
http://www4.plala.or.jp/nomrax/
http://www.hamatlas.eu
https://www.dxmaps.com/

DXCC mapo aŭ Monda voksigna mapo
Eble la plej konata el la radioamatoraj mapoj. Ĝi enhavas ĉiujn landojn kun siaj voksignoj.
http://lu6am.blogspot.com/2008/02/mapa-mundi.html
Laŭ regionoj
http://www.hamatlas.eu/Mapy/Regiony/Strona/Regiony.htm

Grizlinia mapo
Grizlinia mapo en kiu aperas realtempe kie estas nokte kaj kie estas tage.
https://www.dxfuncluster.com/grayline/
https://www.qrzcq.com/page/greyline

Horzona mapo
Horzonaj mapoj, ĉefe UT (Universala Tempo) aŭ UTC. La GMT estas malpli uzata nuntempe.
http://www.hamatlas.eu/Mapy/Rozmaite/Time.gif
https://afines.com/cambio_horario_verano_invierno/horario_mundial/

CQ mapo (WAZ zonoj)
CQ zonmapo (diplomo WAZ) entute estas 40 zonoj, mi estas en la zono 8.
http://www.cq-amateur-radio.com/cq_awards/cq_waz_awards/cq_waz_map_small.jpg
http://www.hamatlas.eu/waz/Strefy_mapy/World_8.jpg
http://www.hamatlas.eu/waz/Strefy_mapy/central_america_8.jpg

ITU mapo
ITU zonmapo, entute estas 90 zonoj, mi estas en la zono 11.
http://www4.plala.or.jp/nomrax/ITU/index.html
http://www.itu.hamatlas.eu/Obrysowane/11.jpg
http://www.itu.hamatlas.eu/Obrysowane/Ca11.jpg

WAC mapo
Mapo kiu montras la zonoj WAC (kontinentoj) laŭ la reguloj de la diplomo estas 6 zonoj (AF, AS, EU, NA, OC y SA).
http://www4.plala.or.jp/nomrax/WAC.htm

WAS mapo (ĝenerale ŝtataj, kantonaj, provincaj, ks. mapoj)
La WAS diplomo (ĉiuj usonaj ŝtatoj) estas tre konata. Estas similaj diplomoj por multaj landoj (Japanio- AJD, Svizlando-H26, Brazilo-WABRA, Argentinio-TRA, Ĉilio-WACE…).
http://www.newsvhf.com/was.gif
http://www.arrl.org/files/file/Awards%20Application%20Forms/WASmap_Color.pdf
http://www.arrl.org/files/file/call_district_map.JPG
http://www.w9dup.org/was_map.html
La programo BBloger.exe kreas tre bonan mapon de ĉiuj kontaktitaj kaj konfirmitaj ŝtatoj surbaze de nia taglibro, mi tre ŝatas ĝin. Krome ĝi kapablas distingi inter konfirmoj laŭ paperaj QSL, LoTW kaj eQSL.
Ankaŭ estas la programo QuickWAS.exe kiu kreas mapon sed oni devas tajpi ĉiujn QSO en la programo kio ne estas aŭtomata laboro do iom laciga.
http://aa4m.com/quickwas/

Antipoda mapo
Tiu mapo montras kiu estas la punkto en la terglobo kiu estas pli malproksime. Ekzemple por Kubo la plej malproksima loko estas la zono 29.
http://www.antipodr.com/

Realtempa QSO mapo (mapspots)
Tiu ĉi realtempe montras QSO, ĝi estas kvazaŭ klustero sed sur mapo, tio ebligas pli facile scii pri propagkondiĉoj.
https://www.dxfuncluster.com/mapspots.php
http://robot.hrdlog.net/map.aspx
Ankaŭ estas alia tre bona en la projekto QSPR.
http://wsprnet.org/drupal/wsprnet/map

MUF mapo
MUF mapo (Mondfrekvenca mapo, maksimuma uzebla frekvenco) (MUF). Tiu ĉi montras la plej alta uzebla frekvenco en iu konkreta zono de mapo (MUF, Maximum Usable Frequency). Ĝi estas tre utila por scii pri popago.
http://www.spacew.com/www/realtime.php
http://af7ti.com/

GIRD mapo (lokatora mapo)
Tiu ĉi estas tre populara en VHF sed ankaŭ en HF, ĝi montras la lokatorojn (gird locator) de la tuta mondo. Ĝi dividas la mondon en kvadratoj (55555). En Kubo ni havas EL, FL y FK. Mi specife estas en EL83ub.
http://www4.plala.or.jp/nomrax/GL/index.html
http://www4.plala.or.jp/nomrax/GL/fullsize.htm
https://www.qsl.net/ve2pij/world.gif
https://www.qsl.net/ve2pij/cuba.gif  (la kuba mapo)
Ĉi tie oni povas aŭtomate krei mapon kun la lokatoroj kiuj aperas en nia ADIF taglibro.
http://www.qsomap.org/qsomapgrid.php


Satelita mapo
Tiu estas tre konataj de la ĝenerala publiko ekzemple google maps aŭ https://www.bing.com (uzita de facebook). Specife pri google maps mi povas diri ke kelkaj radioamatoraj programoj kreas dosieron KMZ kiun ni povas enŝuti por krei belegan google mapon en kiu aperas ĉiujn kontaktitajn staciojn sur la mapo, ĝi estas tre profesia kaj bela mapo:
https://www.google.com/maps/
Mi uzas la programon SH5, kiu estas tre bona por statistikoj sed krome kreas tiu dosieron KMZ sed bedaŭrinde mi ne registris ĝin tial ĝi nur ŝarĝas 500 QSO. Alia ebleco estas fari la KMZ en:
http://www.qsomap.org/
Kvankam tie oni devas dividi ĉiujn ADIF po 400 QSO.


Azimuta mapo
Tiu ĉi estas kiun mi plej ŝatas kaj unu el la plej oftaj en la radioĉambroj. Ili montras la distancojn ekde centra punkto (ĝenerale la QTH de la radioamatoro) ĝis malsamaj partoj de la mondo. Oni povas krei ilin laŭ malsamaj grandecoj kaj distancoj. La plej interesaj por mi estas la jenaj (kreu vian propan mapon):
https://ns6t.net/azimuth/azimuth.html
http://www.wm7d.net/az_proj/az_html/azproj_form_short.shtml
http://ok2pbq.atesystem.cz/prog/ar_map.php

Beacon mapo
Tiu ĉi estas simila al WSPRspot mapo, ĝi montras kie estas lokigitaj la beacon (balizoj). Jen bildo de la programo dxatlas:
http://www.dxatlas.com/faros/
Tiu ĉi kreas azimutan mapon kun la distancojn inter nia QTH kaj la baziloj.
http://ncdxf.org/beacon/AzMap/index.html
Tiu ĉi estas malsama programo al la tradicia NCDXF sed laŭ mi ĝi estas eĉ pli bona.
http://www.reversebeacon.net/

County mapo
County mapo ĝenerale uzita por Usono kaj Kanado (3077 countis). En Kubo ni havas similan sed preskaŭ ne eblas kontakti ĉiujn countis (municipojn) ĉar en multaj ne loĝas radioamatoroj aŭ ili ne havas kondiĉojn en HF.
http://countyhunter.com/counties1.htm
https://wpclipart.com/geography/US_counties/

IOTA mapo
IOTA mapoj, entute la diplomprogramo de la RSGB havas proksimume 1200 insulgrupojn. Mi loĝas en la grupo NA-015.
https://www.iotamaps.org/
Tiu ĉi estas listo de insuloj sed kalkulas la distancojn laŭ nia QTH.
http://www.mapability.com/ei8ic/iota/iota.php

QSO mapo
Tiu ĉi estas mapo aŭtomate kreita de retpaĝo pere de nia taglibro, ĝi metas ilin sur mapo. Por mi la plej bona estas hrdlog.net. Oni devas registriĝi kaj enŝuti la taglibron ADIF-forme kio donas al ni multajn eblecojn inter ili krei mapon kaj iFrame por QRZ.com (aŭ por blogo, retpaĝo kto.) ĝi aŭtomate aktualiĝas tial ĝi estas tre populara.
http://www.hrdlog.net/
Jen mia mapo, se vi ŝanĝas la voksignon kiu aperas je la fino vi povos vidi la mapon de aliaj radioamatoroj)
http://www.hrdlog.net/Map2.aspx?user=CM2MM
plia ebleco estas
http://www.qsomap.org/